Saturday, September 3, 2011

KATJE LA MODELINO

Kiam li eliris el la stacidomo Francisko Bali preskaŭ bedaŭris, ke li alveturis por la artklaso tiun novembran vesperon. Tra la stratoj de la urbo pendis frosta, medolmorda nebulo, en kiu fosforis kiel malsanaj okuloj la stratlanternoj.

-Brrr- li dirs, tirante pli dense ĉirkaŭ sian kolon la kolumon de sia maldika studenta surtuto. Li ekiris.

Tra la longa strato de altaj, mornaj blokdomoj li paŝis vigle, ne atentante la diversajn buliĝintajn figurojn de la pasantoj. Se pravas la proverbo, ke en la nokto ĉiuj katoj estas grizaj, li pensis, tio ankoraŭ pli valoras por la nokto plus nebulo.

-Saluton, s-ro Bali! subite sonis gajeta virina voĉo. -Kien vi forrapidas?

Li haltis en sia rapida paŝado kaj, turninte la kapon, ekrimarkis la junan virinon,kiun li ĵus preterpasis. Tio estis Katje, modelino ĉe la Artkolegio. Ŝi estis vestita per senforma pelto kaj ĉapelo tirita super la orelojn. Ŝia simpla, bonanima vizaĝo ridetis.

-He, mia juna sinjoro, ĉu vi ne konsentas rekoni nin laborantinojn ekster la muroj de la kolegio?

-Pardonu, Katje- salutis Francisko, volonte adaptante sian paŝadon al la ŝia. -Mi tute ne atentis. En tia vespero la homoj estas tiom dike envolvitaj, ke ĉiu figuro similas al ĉiu alia.

-Ĉu eĉ mia figuro?

-Eĉ via figuro- diris Francisko kun nerva rideto.

-Nun vi konsentas akompani min, ĉar la nebulo kovras, sed en hela tago vi tenus vian rangon, ne vere?- pikis Katje.

-Ba, kion vi babilas pri rango!- miris Francisko. -Mi ja volonte kunirus apud vi kiam ajn ni hazarde renkontiĝus!

-Ĉu vi venos al la figurklaso ĉi vespere?

-Mi opinias, ke en vian klason. Kie vi pozas?

-En la supra, negranda ĉambro de la orienta alo.

-Jes, tien mi iras.

-Mi ĝojas, ke temas pri tiu ĉambro hodiaŭ- diris Katje. -Ĝi estas pli varma kaj komforta, kaj tio iom gravas en tia vespero!

-Jes.

-Mi esperas, ke la prof’o indulgos al mi la lastajn kvin minutojn- ŝi aldonis. -Mi tiam povos trafi pli fruan buson hejmen.

Ĉe la ferpordego de la kolegio Francisko diris embarasete:

-Nu, dankon pro la agrabla akompano. Ĝis baldaŭ!

-Ĝis- diris Katje, kaj forirante de li ŝi eniris tra la portalo.

-Ej, tio estis malsaĝa ago, forlasi ŝin ĉi tie- sin riproĉis Francisko. -Ni jam ambaŭ eniras tra la sama eniro! Se mi akompanis ŝin la tutan vojon, mi povis ankaŭ eniri kun ŝi! Sed nun mi devas stulte paŭzi ĝi ŝi iris dudek paŝojn, kaj tiam sekvi laŭ la sama vojo!

***

Eŭgeno kaj Francisko supreniris la spiralan ŝtuparon, kiu kondukis al la izolita klasĉambro de la orienta alo.

-Mi aŭdis, ke J. M. havas malvarmumon kaj forestas ĉi vespere- komunikis Eŭgeno. J.M. estis la profesoro de la figurdesegna klaso.

-Nu, ni povos mem pozigi la modelon- diris Francisko.

En la ĉambro, ĉu pro la malagrabla vespero, ĉu pro la antaŭscio, ke la profesoro forestos, la klaso estis malgranda. Nur deko da studentoj alvenis. Ili altiris siajn stablojn, kaj kiam la nuda Katje eliris ili interkonsente aranĝis ŝin en sidantan pozon.

La studentoj komencis babili kun la modelino. Pro foresto de la profesoro la konversacio alprenis ŝercpikan karakteron.

-Kial la sidantaj virinoj montras tiom plate larĝajn postaĵojn?- grumblis basvoĉa Vilĉjo, kiu principe insultis la kontraŭsekson kaj havis per tio grandan sukceson en amaferoj.

-Vi ne kapablas apreci la veran estetikon- patosis Eŭgeno. -Ho Katje, se nur mia krajono kapablus dece honori vian belecon!

-Via krajono estas tro mallonga- murmuris Vilĉjo.

("Nun konvenus rimarko pri la netuŝebleco de la Fundamento" diris al si Francisko. "Se nur tiuj filistroj komprenus la Esperantan aludon!")

-Ho jes, miaj afablaj junaj sinjoroj-mokis Katje. -Vi bone scias flati kaj familiari sub la muroj de la kolegio! Sed ekstere vi jam kantas alian arion, kaj ni gemodeloj estas ignorataj, kvazaŭ ni estus de alia mondo!

Korpo! Kion ŝi celas? Pensis ĝene Francisko. Kaj ankoraŭ pli li bedaŭris sian mallertan disiĝon de ŝi antaŭ la pordego de la konstruaĵo.

-Jes- daŭrigis Katje. -Babili vi scias, kiam la tempo kaj loko al vi konvenas. Sed ekstere, se okaze vi parolas al ni, tio devas havi la vualon de la vespero… aŭ de la nebulo.

Pesto! Francisko diris al si ekkolere. Sed tio fariĝas jam tro petola! Tamen li nenion eldiris, ĉar lia sentakteco ĉe la pordego ankoraŭ embarasis lin.

La junuloj protestis kaj ŝerce rebatis, sed Francisko laboris silente, nutrante sian senton de ofendiĝo. Vere, ke neniu konjektis, ke ŝi celas ĝuste lin; sed ĉu ne estas pli malnoble, sub kovro de ĝenerala rimarko piki apartulon, kiu devas senti la dornon sed ne povas sin defendi?

Post tri kvaronoj da horo okazis paŭzo, dum kiu la modelino ripozis kaj la studenoj vagadis en la ĉambro rigardante recpiroke siajn skizojn. Du-tri dekroĉis siajn tabulojn kaj foriris.

Eŭgeno venis al Francisko kaj demandis:

-Ĉu vi konsentas, ke ni jam havu kuŝantan pozon, Bali?

-Egale- kontestis Francisko.

Kelkaj el la knaboj pozigis la modelon. Francisko ne atentis dume, sed kiam la pozo estis metita li revenis al sia stablo, kiu staris en ekstrema flanko, kaj rigardis la pozon. Liaj okuloj streĉiĝis, li sentis tamburi sian koron. Hu! Kian aspekton de la pozo li hazarde ricevis!

-Mi rigardas rekte en la pordegojn de Valhalo- murmuris Francisko.

Katje kuŝis surdorse kun la piedoj kontraŭ li. La maldekstra gambo estis etendita kaj montris rekte al li. La dekstra estis iom dismetita sur la matraco kaj ĉe la genuo ĝi estis orte fleksita tiel, ke la tibio venis transverse, kun la maleolo sub la alia genuo. La dekstra brako estis levita kun la mano subapoganta la kapon, ka alia brako kuŝis malstreĉe laŭlonge de la korpo. Kaj Francisko havis la impreson, ke el sub la mallevitaj palpebroj la ombraj okuloj de Katje rigardas lin.

Al Francisko la koro jam pulsis en la gorĝo. Kun tremanta mano li skizis, skizis. Dume li konstatis kun kontento, ke lia desegno tamen bone sukcesas. Diable! Eĉ tre bone. Trajton post trajto, formon post formo, li bildisgis per nerve trasenta linio la erotikan pozon.

Unu post la alia la studentoj finis desegni kaj foriris. Je kvarono antaŭ la naŭa restis krom li nur unu alia. En Francisko la sento pri la ricevita ofendo batalis kontraŭ logo de aŭdaca aventuro, kaj kun doloro li konsciis, ke en problemaj situacioj li ĉiam faras la malĝustan aferon. “Mi estos forta” li diris al si decide. “Mi montros al ŝi, ke mi ne estas ventoflago, sed principulo, kiu ne tuj forgesas sian indignon sub la facila blovo de la volupto”.

Je dek minutoj antaŭ la naŭa la alia studento dekroĉis sian tabulon kaj foriris. Plena silento regis en la cambro. Al Francisko ŝajnis, ke la brusto de Katje leviĝas kaj malleviĝas pli onde ol antaŭe. Ŝiaj nebulaj okuloj ŝajne rigardas lin el sub la palpebraj kurtenoj. Li desegnis obstine, en rigora silento, ĝis batis la naŭa horo.
-Bonan nokton, Katje- li salutis kaj foriris.

“Jes”li diris al si tra fermitaj dentoj, dum li descendis la spiralan ŝtuparon. “Mi plej bone faris. Kiu scias, eĉ se mi… ĉu ŝi pro tio inklinus aŭ ne? Kaj se ne, mi estus duoble, kvaroble pli profunde humiligita de ŝi!

***

La morgaŭan tagon Katje pozis por pentrado antaŭ la klaso de Francisko. La profesoro restis en sia ateliero, kie li pentris la portreton de iu urba bonzo. Kiel kutime, la knaboj babilis flirte kun la modelino.

-Kiel plaĉus al vi unu el ni?- demandis Vilĉjo. -Ekzemple mi? Aŭ Karlano? Aŭ Bali?

-Bali?- respondis Katje malestime. -Tiu vireto?

-Eble la vireto povus doni al vi plenviran regalon- fortike defendis sin Francisko.

-Troviĝis okazo hieraŭ vespere, sed vi ne prenis ĝin- kontestis Katje.

-He, he?- kriis la aliaj knaboj. -Kion vi kaŝas sub tiu kvieta ekstero, Bali? Amotigro, ĉu? La kaŝita donĵuano de la klaso?

Parte blage, parte scivole, ili atakis lin per demandoj. Francisko, kaŝante sian embarason, respondis brave kaj serĉe, kiel konvenas. Feliĉe la baldaŭa enveno de la profesoro en la ĉambron ĉesigis la sercpikadon. La studentoj ekprenis seriozajn mienojn kaj komencis pentradi silente.

Kaj dume Francisko murmuris al si tra la dentoj: “Ĉiam la malĝusta decido!”


Reto Rossetti

Wednesday, July 13, 2011

Giuseppe Verdi

En iu societo oni parolis pri la unika kolekto de torturiloj el diversaj epokoj kaj mondpartoj, posedataj de iu nobelo. En la debaton enmiksiĝis ankaŭ Verdi:
- Mi estas preta veti kun vi, ke en lia riĉa kolekto mankas ĝuste la plej terura torturilo.
Kiam la societo instigadis lin malkaŝi, pri kiu ilo temas, Verdi respondis:
- Ja ĝi estas piano!

Wednesday, July 6, 2011

Aleksandro la Granda

Aleksandro la Granda iam mallaŭdis piraton pro ties malhonesta metio. Sed la pirato nur ekridetis pri lia admono kaj diris:
- Jes, estas vero, mi estas pirato, sed nur ĉar mi havas unusolan ŝipon. Se mi havus tutan floton, mi certe estus konkeranto.

Saturday, January 22, 2011

Printempo

Nun tiklas petalojn petole la vento,
Nun tiklas la koron sopiro flugila.
La kampon silkharan per ombro facila
Dorlote karesas nubet’ el arĝento.

En vesto odora kaj blanka la branĉo
Ridetas, kun roso sur flor’ sia ĉarma.
Vi kredus: kun ĝojo hontema kaj larma
Fraŭlino atendas je ven’ de fianĉo.

Kaj birdoj ekkantas printempan ĝojĥoron,
En milda aer’ papilioj promenas,
Delogas, kisinte forlasas la floron.

La rav’ de ĝermado kaptita min tenas,
Plenbruste enspiras mi ter-bonodoron…
Ho dolĉa… volupta ebri’… mi eksvenas…

K. Kalocsay

Tuesday, January 11, 2011

Hans Christian Andersen

Hans Christian Andersen estis konata pro tio, ke li ne tro zorgis pri la sinvestado. Iam unu el liaj konatoj haltigis lin, kaj diris al li:
- Ĉu tio, kion vi havas sur la kapo, estas ĉapelo?
Je tio Andersen kun bonkora rideto respondis:
- Kaj ĉu tio, kion vi havas sub la ĉapelo, estas kapo?

Tuesday, January 4, 2011

Aristotelo

La filozofo Aristotelo havis filinon. Iutage venis svati ŝin du junuloj – unu riĉa kaj la alia malriĉa.
Al la riĉa li diris:
- Mi ne donos al vi mian filinon.
Kaj li donis ŝin al la malriĉa.
Kiam oni demandis, kial li faris tiel, Aristotelo respondis:
- Tiu riĉulo estas stulta, do mi timis, ke li malriĉiĝos, sed la malriĉa knabo estas saĝa, do mi povas esperi, ke li fariĝos riĉa.

Monday, January 3, 2011

Voltero

Kiam Voltero estis ankoraŭ lernanto, la kateĥisto foje demandis al li:

- Kion ni devas fari, se ni deziras, ke ni atingu la pardonon de niaj pekoj?

Malgranda Voltero sen longa pripensado respondis:

-Ni devas peki.

En siaj junaj jaroj, Voltero estis enkarcerigita pro la satiro, kiun li estis verkinta pri la diboĉa vivo de duko de orléans. Post lia liberiĝo, li konatiĝis kun la duko kaj tiu grandanime promesis al li sian protekton.

Voltero respondis:

- Nur pri unu afero mi volus peti al via moŝto: ke vi en la estonteco ne zorgu pri mia loĝado.